|
Newest book - Plej Nova Libro - Najnowsza Ksiazka |
|
Fare de: Zbigniew Wybraniec Subtropika kaj tropika paradizo. Nordteritorio plena de mirindaĵoj kaj surprizoj.
Karlu-Karlu Jen estas iomaj rememoraĵoj el mia lasta vojaĝo al NT.: Alice Springs – Darwin - Alice – Adelaide - Melbourne - Sydney – Newcastle and back to Alice Springs. Jen estas kelkaj fotoj de kelkaj mirindaj kaj unikaj lokoj kaj aĵoj en NT.
Megalita strukturo en, Karlu Karlu, nomita per Britaj koloniuloj, Diablaj Ludŝtonoj "Devils Marbles".
Unue mi prezentu Karlu-Karlu, la loko nomita, tute maĝuste, la Diablaj Ludŝtonoj (Devil's Marbles) per Britaj koloniintoj de Australio, tute sen konsideri la lokajn aborigenajn tradiciojn kaj ties originalan aborigenan nomon. Ĝi estasl certe la plej interesa loko el inter ĉiuj aliaj ĉi tie menciitaj. Falusforma (penisforma), treege antikva roka strukturo fare de iuj megalitaj konstruintoj, situita en proksimuma centro de tiu ĉi spirite alte ŝarĝita loko akordiĝas kun, ĝis nun vivaj lokaj elementoj de originalaj, aborigenaj, naturaj, antikvaj kredoj kaj moroj. Ties ĝisfunde ekscitigajn, unikae ezoterajn strukturojn kaj ties ĝisfunde impresan influon mi havis oportunecon vidi kaj sperti per mi mem. Ĝi vere percepteblas kaj senteblas kiel iu klare spertebla, enigma, mistika kaj spirita forto, vera Templo sub malferma ĉielo. Aborigenoj tre alte estimas tiun ĉi lokon kiel sia sakra, Sankta Loko, speco de Granda Templo en la okcidentula komprenebleco. Ĝi estas unu el inter aborigenaj plej gravaj “Sonĝorevaj Lokoj” sanktegaj al ili jam de la tempoj de iliaj pra-praavaj antaŭuloj.
Oni povas pasigi tie unu aŭ du noktojn lasante en la Fido-Kesto A$ 2.80 por ĉiu nokto. Certiĝu tamen havi sufiĉan akvon ĉar tiu loko provizas neniun akvon, krom nur sek-ŝaftaj toaletoj kaj kampadlokoj. Mi decidis pasigi nokton tie pro du kialoj: unue, mi estis jam tre laca pro tutaga vojaĝo, kio mem estis jam sufiĉe grava, kaj due, mi eksentis ankaŭ ke mi nepre volus sperti impresojn pri la nokto en tiu ensorĉiga loko, speciale dum la grand-luna tempo, ĉar, hazarde, ĝuste dum tia tempo mi traveturis tie.
Ĝi vere okazis esti la tempo speciale impresoplene pasigita...
Post tio mi pasigis du tagojn en Tenant Creek. Devil's Marbles - Karlu Karlu, troviĝas nur iom pli ol 148 km antaŭ Tennant Creek. Nur mallonge antaŭe (1980-aj jaroj) Tennant Creek estis ankoraŭ tre aktiva orminista urbo de Norda Teritorio. Ĝi, tamen, havas ĝis nun, krom du malmultekostaj Ruldomaj Parkejoj kaj plej malmultkosta brulaĵo survoje al Darvino, kelkajn interesajn atrakciaĵojn. Nur 21 km norden de la urbo, survoje al Darwin, situas, Tennant Creek Telegraph Station, (Telegrafa Stacio de, Tennant Creek) el mezo de 1800-aj jaroj, kiam koloniistaj Pioniroj plu ankoraŭ batalis kun lokaj Aborigenajn triboj kaj nacioj de tiu ĉi regiono. Plej interesa aĵo kiun mi trovis tie estis, el mia vidpunkto kiel la Universalisto kaj Alternativisto, la VAVT-o (Vertical Aksa Vento Turbino) kiu servis tieajn fruajn pionirojn por pumpi abundan subgrundan akvon. Ĝi servis ilin bone ĝis eĉ preskaŭ moderna tempo...
Vertikal-Aksa Vento-Turbino ĉe la Tennant Creek Telegrafstacio Ĉar mia tempo estis iom limigita mi faris nur kelkajn fotojn en Tennant Creek Telegraph Station, kaj mi pluvenis por ĝustatempe atingi pli frue antaŭaranĝitan renkonton ĉe "Daly Waters. La renkonto en la ĉarma malnovtempula urbeto, Daly Waters, kun bonega pubo, bonega kaj ne multkosta biero, bonega kaj malmultkosta - kaj nekutime abunda por sdia prezo - manĝaĵo, ebleco replenigi brulaĵon, kaj superba naĝbaseno kun malvarma akvo, kun la RuldomoParkejo ĉe sia flanko. Mi pasigis kaj ĝuis tie tutan semajnon antaŭ fine pluiri al Darwin. Mi adiaŭis miajn geamikojn du tagojn antaŭ tio, ili iris orienten, al Kvinslando.
.
VAVT-o Vertikal-Aksa Vento Turbino kun akvocisterno ĉe Tennant Creek Telegrafstacio
La sama VAVT-o ĉe la Telegrafstacio el proksima distanc
Pine Creek
Pluen, survoje al Darwin, estas ankoraŭ alia or-minista urbeto, Pine Creek, ĉirkaŭ 500 km South suden de Darwin. Tiu ĉi urbeto plu konservis iom da sia originaleco kaj mi trovis ĝin esti ne rezistebla por viziti la subĉielan muzeon, krom tiu tradicia, speciale atrakcia pro esti ekscitiganta imagopovon muzeo de la malnovtempa ormina industrio, maŝinaro kaj ekipaĵaro. Mi faris tie ankaŭ iom da fotoj. Jen estas ili:
Malnovtemaj orminoj - foravilo-rulpistilo The Battery - malnova frakasilo de orhava rokerco.. Ercoj rekten al "battery" egalas altefikon...
Malnova ormina ŝafto en Pine Creek ormina muzeo Fascina ĉarmo de la malnova vapormotoro
Termita Metropolio Survoje mi flankturnis, el la ĉefa vojo kaj veturis parton de la vojo laŭlonge da la malnova vojo al Darvino, kun ankoraŭ alia kuriozaĵo survoje, Granda Termita Urbo. Tiuj grandaj termitaj konstruaĵoj (Termitoj estas konataj kiel la Blankaj Formikoj "White Ants" tra Australio), estas ofte ĉirkaŭ tri metrojn altaj kaj kun ne malpli impresa mezuro ĉirkaŭ sia diametro. Jen estas du fotoj el tiu ververe urbaspekta Termita Urboŝtato. Kaj...Mi povas certigi vin pri tio! Ili tute ne estas plej grandaj. Mi renkontis kelkajn Termitierojn eĉ pli grandajn ol tiuj ĉi ĉi tie demonstritaj. Bedaŭrinde, Mi perdis la fotojn kiam mia komputilo paneis kun perdo de ĉiu datumbazo.
White Ant Maud at close distance
Daly Waters Sube estas nur unu foto el Daly Waters. La reston mi perdis kune kun alia dataro kaj multaj fotoj en la menciita jam laptopa paneo. Ĝi estas ĉarma malnovtempula urbeto kiu estis ĉefa Usona militara aviadilla haveno dum la Dua Mondmilito. Nun troviĝas tie la subĉiela avidilmuzeo. Parte ĝi plu funkcias kiel aktiva aerhaveno. Lasinte tiun lokon post 7 tagoj mi alvenis al Darwin apenaŭ ĝustatempe por komenci laboron ĉe la mango-bieno 60 km sude de Darwin, en Berry Springs. Tiu ĉi bela urbeto ankaŭ tre alte rekomendindas, ĝi estas ankaŭ la same alte populara inter la vere kosmopolita enloĝantaro de Darwin's. Ĝi havas kristale purajn akvojn en tri ties belegaj, tute naturaj akvobasenoj, por povi ensalti en la akvon, naĝi kaj plene ĝui tiun veran Tropikan Paradizon. Tio ĉi estas fakte preskaŭ ĉio kion iu povas deziri havi en tia loko!. Kaj kion pli? Ĉio kion mi povas diri estas tio ĉi ke miI povas nur alte rekomendi vojaĝon al Australio, kaj speciale al tiu ĉi ties tropica paradizo en kaj ĉirkaŭ Darwin Tre alte rekomendindas ankaŭ tiu ĉi belega kaj aminda plej kosmopolita urbo de Australio.
Daly Waters - Malnova Poŝtoficejo kaj Urboficejo.
|
|
|