Programo decidita per la Islandia parlamento antaŭvidas pogradan pliigadon de uzado de la elektraj motoroj prinutrataj per hidrogenaj brulaĵopiloj en vehikloj. Tiuj ĉi piloj eligas dum sia funkciado nur la akvovaporon.
Elektroenergion bezonan al produktado de la hidrogeno per elektrolizo, estas provizontaj hidroelektrejoj konstruataj en multnombraj, kvankam ne grandaj, Islandiaj riveroj kaj la geotermaj fontoj, kiujn ne mankas en tiu ĉio rokplena kaj abundanta je la vulkanoj lando. En la sekvonteco Islando intencas eĉ eksporti la hidrogenon al eŭropaj landoj.
Bragi Amasson, profesoro de ĥemio el la universitato en Rejkjaviko, pritaksas ke proceso de la transirado al la ekologie puraj pelsistemoj okupos ĉrk. 30-40 jarojn. Aktuale, sur la vojoj de Islandio troviĝas ĉrk. 180 mil da aŭtomobiloj. Tiu ĉi lando posedas ankaŭ la fiŝkaptan floton konsistan el 2500 trolŝipoj.








