|
Newest book - Plej Nova Libro - Najnowsza Ksiazka |
SE LA BLANKURSO POVAS TRAVIVI -- KIO ESTAS PROBLEMO?Nova fosilia trovaĵo demonstras ke Polara Urso estas kun ni jam de multe pli ol cent mil jaroj, lokigante ilin en la Eemiana Interglacia (135 ĝis 115 mil jaroj BP) Dum tiu pri tempo, temperaturoj estis multe pli varmaj ol la nunaj (+50C0). Klare tamen, ili travivis tiujn temperaturojn. Aspektas ke la auguroj pri ties certa estingiĝo estas tro fruaj. Kvaternala geologisto Profesoro Dr. Olafur Ingolfsson el universitado en Islandio malkovris tiun novan elfosaĵon. Li diras. "Polara Urso estas fundamente, bruna urso, kiu decidis antaŭ - iom da tempo - ke sur la glacio estus pli facile nurti sin per la fokoj. Tiel longe kiel longe ekzistas fokoj, tiel longe est polaraj ursoj, Mi pensas ke la danĝero al polaraj ursoj devenas pli el la poluo, la akumuliĝado de malpezaj metaloj en la Arktiko." Seriozaj studoj efektive montras, spite de alarmistaj pretendoj, ke la polara urso bone sukcesas, kaj kun ties populacio konstante pligrandiĝanta, Fonto: http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/7132220.stm DUM NI JAM ESTAS ĈE LA SUBJEKTO, "KLIMATŜANĜO".Dum kiam cetero de la Eŭropo debatas prospektojn de la globa varmiĝado dum la ekstraordinare milda vintro, bruta malvarmo frenezas tra la duon-aŭtonama nacio de Gronlando. Ĉe la "Disko Bay", en la okcidenta Gronlando, kiun plurnombroj da gravaj mondgvidantoj vizitis dum la kurantaj jaroj por povi ekhavi senperan impreson pri la klimatŝanĝo, temperaturoj, falis tiel draste ke la marakvo glaciiĝis por la unua fojo ĉi tiu jardeko. Glacio estas dika ĝis eĉ 50,00 cm, diris Henrik Matthiesen, la dungito de "Denmark Meteorological Study Institute" kiu velboatis ĉirkaŭ la marbordo de Gronlando, por la kompanio, "Royal Arctic Line". Ni havis tiom multe da nordaj ventoj ekde la Kristnaskopempo ke la ĉirkaŭaĵo treege malvarmiĝis. Matthiesen sugestis ke malvarma vetero markigis revenon al la malvamaj temperaturoj, normalaj tie ankoraŭ antaŭ dek jaroj. Temperaturoj falis, ĝis -25°C, pli frue tiun monaton, ŝtopante la golfon per glacio kaj farante navigadon neebla por la malgrandaj boatoj, akorde al Anthon Frederiksen, urbestro de la urbeto Ilulisat, kie "Disko Bay" estas situita. "Alflanke, tio ĉi estas avantaĝo por la fiŝkaptistoj kiuj uzas la hundosledojn por transporto", diris Frederiksen, Sed, por resti tamen ĉe la "politike korekta flanko" la urbestro atentigis kontraŭ pensi ke tiuj fridaj temperaturoj indikas ke pretendoj pri la "globa varmiĝado" estas troigitaj. Li rimarkis ke proksima glaciejo retroiris, dum pasintaj du jardekoj, pli ol en registrita historio. " Ni, la Gronlandanoj, aklimatiĝis al ŝanĝantaj kondiĉoj tra la pasintaj 1100 jaroj, "diris Frederiksen". Temperaturoj ŝanĝas laŭ la regulaj intervaloj. Kvankam Gronlanda ĉefurbo, Nuuk, kaj multo da insulo mem registris hieraŭ la temperaturojn sub - 25° C, pli mildaj temperaturoj estas baldaŭ alvenontaj en la proksima futuro. |
|
|