Respegulitaĵo el sendependa reta gazeto www.liberafolio.org Legu pli pri tiu afero jam ĉe la Libera Folio sekvante subajn ligilojn.
Arestita kongresano rakontas
Dum la UK en Roterdamo kongresano Gunnar Olsson el Svedio estis arestita de la polico, ĉar li rifuzis montri sian kongresan insignon. La ĵaŭda numero de la kongresa kuriero, kun frontpaĝa artikolo pri la okazaĵo, estis lastminute cenzurita de la Centra Oficejo, sed la teksto de la artikolo nun legeblas en Libera Folio. Ni ankaŭ intervjuis ĉeestintojn, kaj povas nun rakonti ilian version pri tio, kio okazis. ”La kongresinsigno estas tre praktika kaj utila informilo, sed mi ribelas kontraŭ tio, ke ĝi estas la ununura rimedo por pruvi vian anecon”, diras Gunnar Olsson, dumviva membro de UEA, kiu nun minacas forlasi la asocion. La direktoro de la Centra Oficejo rifuzis komenti la okazintaĵon en Libera Folio.
Reprezentantoj de la LKK plurfoje atentigis lin, ke
kongresanoj devas porti la nomŝildon videble, sed
Gunnar Olsson rifuzis. La konflikto kulminis marde
matene je la 10-a horo, kiam devis komenciĝi gitara
koncerto en la granda salono Hodler.
Du tagojn post la okazaĵo la redaktoro de Libera Folio renkontas kongresanon Gunnar Olsson en la kongresejo, kie li daŭre ne portas la nomŝildon. Li volonte pozas por foto, kaj rakontas pri la okazintaĵo.
Laŭ la vortoj de Gunnar Olsson, li alvenis al
salono Hodler iom antaŭ la komenciĝo de la koncerto
kaj trankvile sidiĝis en seĝo proksime al la
scenejo. Ĉar la halon de la kongresejo povis eniri
ankaŭ nekongresanoj, la insignoj en Roterdamo estis
kontrolataj ne ĉe la enirejo, sed tuj antaŭ la
programeroj. Tial post iom da tempo kontrolisto
aliris ankaŭ lin kaj petis, ke li montru sian
nomŝildon, kiu ne estis videbla.
- Mi ne faris, ĉar li jam bone scias ke mi aliĝis al UK. Apudsidantaj homoj diris ke mi bone pagis, kaj kelkaj eĉ montris mian kongresnumeron en la libro. Post ankoraŭ iom da tempo venis tri, eble kvar, gardistoj por elĵeti min, sed mi restis en la seĝo. Fine venis du policistoj, kaptis min je miaj brakoj, kaj eltiris min el la salono. La tuta spektaklo daŭris eble duonan horon, rakontas Gunnar Olsson.
Jam en alia ĉambro de la kongresejo Gunnar Olsson fine montris al la policanoj sian kongresan insignon, sed jam estis tro malfrue. Li estis forveturigita al la apuda policejo kaj fermita en ĉelo dum du horoj, ŝajne ĉar li ne havis sian pasporton kun si. Li estis poste liberigita, kiam alia kongresano alportis lian pasporton.
Laŭ la impreso de la LKK-reprezentanto Gunnar Olsson minacis bati ŝin, kiam ŝi insiste petis, ke li montru sian insignon. Ŝajne ĝuste pro tio la neesperantistaj gardistoj de la kongresejo decidis voki la policon. Gunnar Olsson mem tamen nur ridas, kiam li aŭdas la akuzon.
- Ĉu mi batus virinon? Ĉu vi kredas tion?
Du tagojn post la incidento Gunnar Olsson plu ĉeestas en la kongreso, nun tute sen insigno, sed li ne opinias, ke li gajnis sian batalon.
- Ne, mi malgajnis. Mi estas dumviva membro de
UEA, sed ĉi tiu estas mia lasta kongreso, mi ne plu
volas partopreni. Mi forlasos ĉi tiun parton de la
movado.
Kongresano Kristin Tytgat el Belgio helpis al Gunnar Olsson liberiĝi el la policejo. Ŝi malaprobas la agadon de la LKK:
- Mi ne povas kompreni kaj akcepti ke pro interna konflikto en Esperantujo oni vokas la policon. Se ekestas problemo, oni devas solvi ĝin interne de nia movado. Nun ni kongresis en Nederlando, sed ne en ĉiuj landoj de la mondo la polico reagus en tiu ĉi maniero! Due, mi ne povas kompreni ke konata esperantisto kaj mecenato povas esti traktita en tiu ĉi maniero. Ĉu por UEA gravas nur proceduraj demandoj?
Ĉar
la marda gitar-koncerto malfruiĝis duonhoron pro
la okazaĵo, multaj kongresanoj mem vidis la agadon
de la polico aŭ aŭdis famojn pri ĝi. En la kongresa
kuriero oni tamen ne povis legi pri la afero, ĉar la
artikolo estis lastmomente cenzurita.
- Estante redaktoro de la kuriero, kaj profesia ĵurnalisto, mi taksis mia devo verki pri tio artikolon, unue por atesti la okzintaĵon, due por esprimi mian propran perplekson kaj embarason, antaŭ tiel publika ago kontraŭ kongresano, kiu tamen pagis sian kotizon, rakontas Brunetto Cassini.
Li mem vidis la okazaĵon, kaj povis konfirmi al Libera Folio la ĉefajn punktojn en la rakonto de Gunnar Olsson.
La mallongan artikolon transprenis Roy McCoy, la ĉefa redaktoro de la kongresa kuriero. Ĝi estis lokita en la suba maldekstra angulo de la frontpaĝo, la gazeto estis sendita al la presejo, kaj preparita por publikigo en la retejo de la kongreso.
- Sekvant-matene, mi estis informita ke la Centra Oficejo decidis interrompi la presadon de la Kuriero, kiu enhavis mian artikolon, ĉar oni opiniis, ke ĝi povus kaŭzi pliajn problemojn (mi supozas, ekzemple, kontrastoj inter UEA kaj la LKK) kaj oni eĉ petis min helpi por anstataŭi la koncernan artikolon. Mi povis nur pardonpeti, ke mia teksto evidente ne al ĉiuj aspektis ekvilibra, kiel mi ĝin planis kaj supozis, kaj efektive mi helpis anstataŭi la koncernan artikolon, rakontas Brunetto Cassini.
Anstataŭ la malpermesita artikolo en ĝia loko aperis foto pri ekspozicio en la Centra Oficejo. Dum iom da tempo la gazeto efektive estis legebla en la retejo, kaj iom da ekzempleroj estis presitaj, sed poste la numero estis retirita. Kelkaj personoj tamen konservis la tekston, kaj helpe de ili la nun legeblas en Libera Folio.
Roy McCoy estis surprizita de la decido haltigi la numeron, kiun li mem preparis por publikigo.
- Mi ne sciis pri la cenzuro ĝis post kiam mi vekiĝis en la sekva tago, kaj mi aprobis ĝin nek tiam nek poste. Mi trovis la novaĵon en la artikolo sufiĉe interesa por aperigo, kaj la kritikon en ĝi sufiĉe milda, li rakontas al Libera Folio.
Ĝenerala direktoro Osmo Buller, kiu laŭ pluraj
indikoj faris la finan decidon haltigi la koncernan
numeron de la kuriero, rifuzis respondi al la
demandoj de Libera Folio pri la temo. Ankaŭ
la prezidanto de la LKK, Ans Bakker, ne respondis al
retpoŝta demando de Libera Folio.











