
Jam malnova "novaĵo", sed plu tamen interesa:)
Fonto: Novajxservo de la Pola Sekcio de ILEI
Merkrede la 23-an de Januaro, en la radio RMF Classic:
okazos alloga literatura konkurso pri Eo
Maria Majerczak registras fragmentojn de literatura verko en Esperanto por
la tutmonde aŭdebla radio RMF Classic.
Pri la radio RMF
RMF estas la plej granda radio en
Pollando. Ĝia sidejo troviĝas en Krakovo, sur la volonte vizitata Kosciuszko-ŝutmonteto.
RMF havas 18 radio-staciojn, inter
kiuj elstaras RMF FM (inform-muzika radio) kaj RMF Classic.
RMF Classic aŭdigas 24 horojn je 24
muzikon: klasikan, filman, foje bonan kanton. La tre malmultaj vortoj
popularigas kulturon kaj sciencon, ofte en formo de konkursoj.
Oni povas aŭskulti RMF Classic per radio,
interreto kaj satelito. Informoj:
http://www.rmfclassic.pl/index.html?a=odbior
LA KONKURSO PRI ESPERANTO
Esperanto aperos en KONKURSO, en kiu
estas prezentataj fragmentoj de beletraj verkoj en fremdlingvaj tradukoj. La
aŭskultantoj devas diveni la aŭtoron kaj titolon. Sed la redaktoro proponis, ke
en la Esperanta konkurso oni divenu … la lingvon!! Li (prave) supozas, ke multaj
pensos, ke tio estas la itala aŭ hispana lingvoj, kaj dank'al RMF Classic ili
povos malkovri la sonojn de Esperanto.
La konkurso pri Eo okazos merkredon, la
23-an de januaro. Horoj: 14:00 – 18:00 (laŭ la tempo en Pollando: GMT+1).
Fragmenton de unu el la ĉefverkoj de la
pola literaturo en elstara Esperanta traduko, nebanale lege interpretatan, la
radio prezentos post la 14:00. Sekvos ĝin la konkursa demando pri la lingvo de
la aŭdita beletraĵo, eble ankaŭ pri la aŭtoro kaj titolo.
Kiel oni respondos?
La aŭskultantoj respondos la demandon per
retmesaĝo (!), al:
redakcja(ĉe)rmfclassic.pl
. Aro da plej rapidaj sendintoj de la korekta respondo ricevos telefonnumeron,
kiun ili povos uzi, kiam aperos en la radio aldona konkursa demando, pri Eo (verŝajne
nur post la 17:00).
Maria Majerczak proponis, ke la demando
estu farita ankaŭ en Esperanto. Se tio okazos, ankaŭ eksterlandanoj povos
telefoni kaj respondi.
Tiu, kiu unua sukcesos telefone doni
korektan respondon, ricevos premion (supozeble noveldonitajn librojn, eble ankaŭ
etan objekton-memoraĵon de la radio…).
Alian, faman fragmenton de la sama
verko oni aŭdigos ene de tiuj 4 horoj, ekster la konkurso.
Signifo de tiu programero
Pro la aŭskultantaro de tiu radio, la
programero estas grava fakto. Nur en Pollando loĝas ĉ.40 milionoj da homoj. Sed,
…inter la aŭskultantoj de RMF Classic tre multnombraj estas homoj de teatro,
filmo, muziko, literaturo, scienco k.s. – homoj tre ofte intervjuataj en
amaskomunikiloj, mem esprimantaj sin en siaj verkoj, do personoj opinikreaj. En
RMF Classic ili havos maloftan, se ne unikan, okazon aŭdi, ke Esperanto tre
taŭgas, kiel literatura lingvo.
Ni invitas vin partopreni la konkurson!
Bv. plusendi la informon. Dankon.
Piotr
Nosek
Novaĵservo de Pola Sekcio de ILEI
|