Orwell "1984"
Home Up La Praktiko Europa Aranea Reto Tutgloba Varmĝo Orwell "1984" Eŭromanipulo Novordulo Pola Radio Esperante Polica Kvazaŭŝtato UK

Newest book - Plej Nova Libro - Najnowsza Ksiazka

Support independent publishing: buy this book on Lulu.

Up

George Orwell "1984"

Tralegu "1984" de George Orwell. Neprege!!! Tiu ĉi homo estis vera viziulo. Klarvidebla, tio ĉi pri kio li skribis ĝuste realiĝas nun. Paŝon post la paŝo, realiĝas 3 superpovoj, kiel ĉe Orwell: Oceanio, Eŭrazio kaj Orientazio, oni limigas liberecon en ĉiuj sferoj de la vivo kaj transprenas kontrolon super homaj mensoj pere de la amaskomunikila manipulado per informo kaj sociaj perceptoj akorde al la reganta ideologio. Mastrumado tute ne celas  servi al la socio ĝenerale, sed al elita grupo de privilegitoj. Citaĵo: "Dum la sama tempo, oni iĝis tamen konscia, ke la universala ekonomia bonstato minacas daŭradon de la socioj ĥierarĥiaj; kaj ĝi estas ĝuste ties pereaĵo." Plua citaĵo: "Se tamen ĉiuj estus egale bonstataj kaj disponus per la sama kvanto de la libera tempo, grandega plimulto da homoj, ĝis tiu tempo stultigataj per malriĉegeco, gajnus edukitecon kaj ellernus pensi, kaj tiam pli aŭ malpli frue ekkonscius, ke privilegita malplimulteco ne havas iujn ajn pravigojn por ekzisto kaj oni devas faligi ĝin. Socio ĥieraĥia devas apogi sin je la malriĉegeco kaj intelekta mallumo, por efike funkcii." Plua citaĵo: "Mastrumadon de multaj ŝtatoj oni alkondukis ĝis stagnado, grundoj kuŝis senuzaj, oni ne plu investis je plua produktado, grandegan parton da popolo oni senigis de laboro, kaj registaraj institucioj pri karito pagis al senlaboruloj preskaŭ malsatigan helpmonon. Ĉar tamen tia politiko gvidis al militara malfortigo, kaj malriĉegecon rezultantan pro ĝi , nenio povis pravigi, ĝi renkontiĝis kun la rezisto, laŭlonge  de la tempopasado. Oni devis solvi problemon, kiel teni en daŭra funkciado la industrian maŝinon, ne pliigante la riĉohavaĵon de la mondo. Oni komprenis ke oni devas fari produktojn sed oni ne povas disigi ilin. Do, la sola reala solvo estis konstanta milito." paĝoj: 218-219 Eldonita per eldonejo Muza SA Varsovio 2006. Tio ĉi okazas ĝuste nun, antau niaj propraj okuloj. Oni nur devas malfermi ilin larĝe por vidi kaj ne timi rigardi.