Novaĵoj
Home Up Gastlibro Iom pri Ni Alternativoj Forumo Novaĵoj Filozofio Kredoj k Religioj Internacia Lingvo Vojaĝoj en Ozlando Gastemo-Klubo Slovio Ligiloj Negocado k Entreprenoj Servoj

Newest book - Plej Nova Libro - Najnowsza Ksiazka

Support independent publishing: buy this book on Lulu.

Up
La Praktiko
Europa Aranea Reto
Tutgloba Varmĝo
Orwell "1984"
Eŭromanipulo
Novordulo
Pola Radio Esperante
Polica Kvazaŭŝtato UK


Por plej aktualaj novaĵoj iru al: La Praktiko, ĉe la adreso: http://lapraktiko.blogspot.com  

Cenzorado en la "Nova Mondo"


Por ke oni estu libera de manipulado per la regemaj kaj alte manipulemaj internaciaj medioj oni devas kompreni principojn de la Nov-Monda cenzorado - kiel kaj kial ĝi funkcias. Jen estas fundamentaj principoj (kaj manieroj) de manipulado kaj kontrolado de la publiko.

1) Posedo de la Medioj de Amaskomunikado. La samaj homoj, au grupoj de la homoj, aĉetas tiujn mediojn je la kontinenta au internacia skalo. Tiam jam, eĉ se iu persono deziras havi sian informacion el pluraj diversaj fontoj, tio ĉi vere gravas nenion, ĉar ĉiuj fontoj prezentas la saman, manipulitan, informon. Kaj se tiam la informkonsumanto kredas ke tiuj diversaj fontoj, posedataj per la samaj homoj, estas objektivaj, li au ŝi kredas fakte la  novaĵojn manipulitajn. Kaj tiel la cerbolavo kaj manipulado estas sukcesa.

2)Subtila manipulado. Tio ĉi estas plej grava sed la malplej komprenata principo de la manipulado de konsumantoj de informo. Por ke la manipulita informo estu kredebla al la konsumanto, ĝi devas esti tre subtila, tiel subtila ke la leganto nek vidu nek sentu ke tiu informa medio subtenas aŭ apogas unu aŭ alian personon/flankon. Por prezenti sin mem en la "objektiva" lumo, la medio diros ambaŭ - kaj bonajn kaj la malbonajn aĵojn - pri politikisto "A" kaj pri politikisto "B". Supraĵe, tio ĉi pli intensigas falsan percepton kaj senton de (kvazaŭa) objektiveco; kaj pro tiu ŝajnaspekta "objektiveco" oni fidas al tiu medio. La truko ĉi tie estas tio ĉi ke tiu medio devas favori nur unu politikiston (aŭ opinion) super de la alia en la maniero tre subtila, ĉirkaŭ nur 5%. Se favorigado de unu vidpunkto kontraŭ la alia estas pli ol tiuj ĉi 5% tiam ĉi tio iĝus tro evidenta kaj la medio, kune kun ties mensogoj, perdus sian efikecon. Por efiki kiel celita, la favorismo - aŭ ties opozicio rilate al unu aŭ alia politika vidpunkto aŭ persono - devas resti ĉiam tiel subtila ke ĝi ne estu observebla per meznombra, averaĝa informkonsumanto. Per pli evidenta premo, manipulado de la informkonsumanto perdas la efikecon ĉar la veraj politikaj opinioj de la posedantoj de la informa medio allasas sin troe senvualiĝi kiel io evidenta.

Do, por protekti sin kontraŭ grandskala, tre altevoluita, malnaiva, ruza manipulado per amaskomunikaj medioj, kaj ties cenzorado, singardu kontraŭ tiuj medioj kiuj pretendas la objektivecon. Singarde kaj senhaste analizu iliajn "novaĵojn" por trovi kiun ili vere (kaj tre subtile) favoras. Por redukti tiun formon de pogranda manipulado de la publika opinio, ŝtatoj kaj ties registaroj devus kontroli, kaj la interperan kaj la senperan, posedeblecojn de la medioj de amaskomunikado. La senpera posedo de la amaskomunikaj medioj estas mem evidenta. Interperaj (intermediaj) formoj de la kontrolo kaj posedo de tiuj medioj estas multe malpli evidente videblaj. Por la ekzemplo:

2a) koncedoj de favoraj pruntoj aŭ farado de aliaj favoraj negocaĵoj kun posedantoj de la amaskomunikaj medioj.

2b) Reklamkontraktoj kun la medio, ktp... Ankaŭ, vi povas vidi, observante kiu anoncas en la medioj, kiu - el ekster de la kurtenoj - sekrete manipulas la medion kaj nedirekte premas eldonanton ke oni publiku la novaĵojn plej taŭgajn por la reklamanto,.  Krom la kontrolo de posedo de la medio, ŝtatoj kaj registaroj devus kontroli manipuladon de la medioj pere de la reklamkontraktoj. Unu el inter proponeblaj solvoj estus kreo de centra reklambanko, kie reklamanto ne havus kontrolon, nek decideblecon, en kiu medio estos ties reklamo aperonta, kaj tiel oni ne povus kontroli aŭ premi la medion kaj ties eldonistojn. Se iu volas anonci oni devus submeti reklaman kontrakton al la centra reklamdistribua oficejo, kiu distribuus ĝin plu, laŭ la bezono, inter diversaj medioj, senkonsidere de ties politikaj vidpunktoj.

Tial, ni provos prezenti ĉi tie novaĵojn el tre variaj kaj diferencaj fontoj, tiel variaj kaj diferencaj kiel tio ĉi nur eblas. Vi mem decidu kion kredi.

Fonte el: http://www.galaktia.com/razlicxju/index.html