|
Newest book - Plej Nova Libro - Najnowsza Ksiazka |
Trovu nin ankaŭ ĉe: http://www.hotfrog.com.au/Companies/Esperlando Ni celas reciprokan helpon kaj promociadon de la Universala Ligo kaj Esperlando kiel gefratula samsekvantaro devena el ĉiuj vojoj de la vivo. Pluraj movadoj, organizoj, kredoj, sociaj grupoj kaj individuoj subtenas agadon pri la homa libereco, Universala Ligo estas unu el inter ili. Ni renkontiĝas je komuna platformo, individue kaj organize. Universala Ligo estas libera, sendependa ento. Niaj ĉefa celo estas: laboro por sendependeco kaj mem-subtenebleco. Tio ĉi estas realigata per asociiĝado de libere pensantaj mensoj kaj spiritoj, kooperativoj, individuoj, samsekvantaroj, religioj, eklezioj kaj aliaj organizoj kaj indiividuaj personoj. Universala Ligo ne estas religio, kvankam, multaj anoj konfesas certan universalan filozofion pri homa libereco kaj amo, kompatebla kun ĉiu, sendepende de ties kredo, religia kaj socia aparteno ĉu socia stato. Pro pluraj avantaĝoj de Esperanto rilate al; politiko, religio, nacieco, raso, gento, ĉu socia stato aŭ aparteno, krom facileco studi ĝin kaj instrui, UL alte aprezas ĝin. En la konsekvenco de tio, Universala Ligo instruas tiun ĉi Ilon por la internacia komunikado, krom uzi ĝin mem. Universala Ligo ne estas unuforma organizo. Ĝi estas formita el sendependaj grupoj da konfesantoj de simila filozofio. Membraro preferas renkontojn en malgrandaj grupoj. UL dissolvita antaŭe en Decembro de la 1983-a jaro, povas denove renkontiĝi sur simila filozogia platformo por renovigi celojn de tiu nobla socia ento en iom similaj, kvankam neniel identaj, formoj. Kontaktu nin per la provizita poŝtadreso aŭ telefono, aŭ sendu al ni mesaĝon al la adreso provizita ĉe la enirpaĝo.
|
|
|