|
Newest book - Plej Nova Libro - Najnowsza Ksiazka |
ESPERANTO Per: Zbigniew Wybraniec, Ni mem faru la mondan Esperanto movadon, esti SENDEPENDA kaj LIBERA Se ni volas ĝin esti tia vere kaj sentrompe. Alternativa Solvo Pri la Monda Komunikado Internacia Internacia Lingvo- Esperanto estis inventita kaj prezentita al la mondo antaŭ pli ol 120 yaroj per genia pola lingvisto amatoro. Li estis poliglota okulisto kaj medicina doktoro Ludwik Lazarz Zamenhof (Ludviko Laaro Zamenhof) verkinta sub la aŭtora pseudonimo, Dro. Esperanto.
Publikita por la unua fojo la 26-an de Julio 1887 en la ĉefurbo de Pollando, Warszawa (Varsovio) ĝi estis unu el inter pluraj tiam interlingvistaj provoj kaj eksperimentoj. Esperanto populariĝis ĉefe dank' al la facileco lerni ĝin kaj uzi, kaj ties nekutime eksterordinara kapableco de facila kaj rapida transpero de ties scio al aliaj, eĉ sen instruista sperto. Ĉefe tial, ĝi ankaŭ estas la lingvo simple ideala por memlernantoj. Estante planlingvo, la "Lingvo Internacia" - kiel ĝi estis originale nomita per ties autoro mem - disiĝis tra la mondo rapide, subtenata pri tio per sia Interna Ideo kaj siaj filozofiaj, kaj sociaj avantaĝoj, ĉiuj kombinitaj en unu lingvo-ideo. Ĝi estas fakte lingvo ekstraordinare memsponsora kaj mempromocia pro sia nekutima, kiel la artefarita lingvo, atraktiveco kaj natura neŭtraleco, pro esti la lingvo planita. Ĉefe tial ke ĝi estas lingvo kreita, ĝi ne apartenas al iu ajn nacio. Esperanto estas propraĵo de tuta homaro, kiel kultura, lingva, socia kaj filozofia donaco de ties aŭtoro kiu transdonis ĝin sen limigoj al ties uzantoj, kune kun tutplenaj neniel limigitaj rajtoj al tiu ĉi Interlingvista inventaĵo. Zamenhof komprenis ke sen iu formo de konkreta socia portanto, la same kiel aliaj antaŭ ĝio mem, tiu ĉi planlingvo ne daŭrus longe. Ĝi estus devinta malvenki sen subteno de sia propra, evoluanta kune kun ĝi socia portanto. Tia estingiĝo okazis jam al multaj aliaj projektoj. Tial li neniam ĉesis labori nelaciĝeme, por inicii elementojn de la skeleto de tiu socia strukturo, la Esperanto Movado, kiuj estus ties socia portanto. Inter aliaj, li sukcesis tion per Esperantigo de la Malnova Testamento de la Sankta Biblio, kies tradukado kronigis liajn laborojn nelonge antaŭ lia forpaso, li ne sukcesis jam, kiel li planis, traduki la Novan Testamenton, kiun, mallongan tempon poste, tradukis en simpla Zamenhofa stilo la Biblia Societo en Svedio. Li tradukis la Sanktan Biblion ĉar tio akordis kun lia propra filozofio kaj kredoj. Li publikis en Varsovio etan verketon pri tiu sia "universale homa filozofio" ruslingve sub la titolo, la "Hilelismo", kaj sub la verkista pseudonomo "Homo Sum" signifanta en la latina lingvo "mi estas homo". Li renkontiĝis tamen kun tute neniu respondo, kaj vendis nek eĉ unu ekzempleron de tiu publikaĵo. Ĝi estis verkita ruse, do ĉefe por enloĝantoj de la okupanta tiam Varsovion Carista Rusa Imperio - kiu tiam raboprene okupis tiujn partojn de Pollando, kune kun ties ĉefubo Warszawa (Varsovio). Tiam li renomis ĝin, la "Homaranismo", kaj reverks por la Esperanto movado. Ankaŭ tiun fojon li sukcesis tamen vendi nur kelkajn ekzemplerojn. Ankaŭ ĉi foje ĝi nek sukcesis akceptiĝi, nek populariĝi. La Sankta Biblio mem estas kompilaĵo de Sanktaj Manuskriptoj originitnaj en praantikveco en la Mezopotamia regiono, kie trovas komunajn radikojn ne nur nuntempaj religioj kiel; Hebreismo, Krisnismo kaj Islamo, sed ankaŭ, Hinduismo, Mitraismo kaj aliaj. Tamen, akompanita per sia propra lingvo - kaj laŭ proprapersonaj eldirojoj de Zamenhof, kreita speciale por estiĝi lingva portanto de lia amata Homaranismo - naskiĝis la "Interna Ideo de la Esperantista movado. Ĝi estis de sia komenco mem laika filozofio de amikeco, solidareco kaj paca reciprokemo de homoj el tuta la mondo por helpi ĝin iĝi por ĉiuj la vivloko pli bona por vivi, sen humiligoj, maljustaĵoj, malpravoj kaj diskriminaciaj diferencigoj - persekutoj kaj opresoj pro raso, kredo, aŭ nacieco. Kiel belega kaj nobla estas tiu ĉi revo! Kaj ĝi ja certe ne estas io neatingebla aŭ fremda al membroj de la vere esperantista movado. Per kombino de tiuj du elementoj, lingva kaj socia, en unu socia movado naskiĝis konata nun al ni, disiĝinta tutmonden loza federacio de la uzantoj de Esperanto plena de diversecoj. Esperanto estas libera, sendependa kaj neŭtrala kaj ĝi konsistas el la homoj el ĉiuj vojoj de la vivo, organizoj, kaj personoj individuaj kiuj lernas, instruas kaj uzas Esperanton por siaj propraj celoj. Post naskiĝo de tiu movado per eldono de la lernolibro, "Lingvo Internacia per Dro. Esperanto", (Jezyk Miedzynarodowy przez Dr. Esperanto) - plimulto de uzantoj baldaŭ komencis nomi ĝin spontane, Esperanto, laŭ la belega pseŭdonomo de ties aŭtoro.
|
|
|