|
Newest book - Plej Nova Libro - Najnowsza Ksiazka |
Ponizszy artykol jest utworzony przez jedna z kilku osob ktore zadeklarowaly sie byc homaranistami, ktore zlozyly go dla swego projektu homaranistycznego. Jest on tu przedstawiony jako odbitka lustrzana czesciowo jako kuriozum po czesci przydatne jako material edukacyjny o Universalizmie i Esperancie.
Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917) naksiĝis en pola-juda familio en Bjalistoko (ĉefurbo de la nordorienta parto de Pollando, tiam konkere okupita per la Rusa Imperio). Laŭprofesie li estis kuracisto. Li estas aŭtoro de kelkaj humanismaj projektoj. En jaro 1887 li eldonis broŝuron "La Internacia Lingvo", sub la pseŭdonomo d-ro Esperanto (la doktoro kiu esperas), laŭ kiu oni poste nomis la neŭtralan Internacian Lingvon per ĝi prezentitan. Esperanto travivis sian kreinton, kaj hodiaŭ ĝi estas la plej disvastigita planlingvo en la mondo . En jaro 1901, sub la latinlingva pseŭdonomo Homo Sum ("Mi estas homo") L. L. Zamenhof publikigis broŝuron "Hilelismo", la unuan version de sia religia projekto celanta trapontadon kaj neŭtraligon de ne nur lingvaj (per neŭtrala internacia lingvo), sed de ankaŭ religiaj bariloj inter homoj naskiĝintaj, kreskintaj kaj edukitaj en diversaj religiaj tradicioj. La broŝuro estis adresita al samreligianoj de L. L. Zamenhof, je kiuj li kalkulis kiel la unuaj entuziasmiĝontoj pri la projekto. Praktikonte hilelismon kiel universale akcepteblan racian religion (bazitan sur la biblia tradicio) ili montrus ĝustan religietikan vojon al ĉiuj aliaj homoj (gentoj, popoloj) en la mondo. El malmultaj samreligianoj de L. L. Zamenhof kiuj havis eblecon konatiĝi kun la broŝuro (tuj post ĝia apero la eldonisto bankrotis kaj la broŝuro fakte restis dum kelkaj jaroj neakirebla) nur kelkaj montris iugradan intereson. En jaro 1906 L. L. Zamenhof publikigis (en Esperanto) la duan version de hilelismo (baldaŭ sub la nova nomo - homaranismo). Homaranismo celis ne nur starigadon de la universala religietiko, sed - eĉ unuavice - politikan solvadon de etnaj problemoj direkte al humanisma kosmopolitismo. En jaro 1912 L. L. Zamenhof rezignis de la natura gvidanta rolo en Esperanto-movado kaj plene sin dediĉis al Homaranismo. Li komencis preparojn por la 1-a Homaranista Kongreso, kiu, laŭplane, devis okazi en neŭtrala Svisio. Sed, eksplodis la 1-a Mondmilito kaj la kongreso ne okazis. Zamenhof daurigis okupadi per la projekto, serĉante ĝian plej ĝustan formon. Liaj ideaj humanismaj projektoj, diference de la lingva, ne sukcesis supervivi sian aŭtoron. Nelonge antaŭ sia morto L. L. Zamenhof finis tradukadon de la Biblio en Esperanton.
L. L. ZAMENHOF PRI ESPERANTO, HILELISMO KAJ HOMARANISMO ESPERANTO
HILELISMO
HOMARANISMO
MALPLI KONATAJ PENSOJ DE L. L. ZAMENHOF PRI ESPERANTO
Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la
historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas,
la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ
kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali
kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, au
fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn... PRI "INTERNA IDEO DE ESPERANTO" Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Tamen la Esperantismo havas ankoraŭ flankon idean. Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo estas - frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperantismon de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo... Vi ĉiuj sentas tre bone, ke nin entuziasmigas ne la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la Esperantismo, kiun ni ĉiuj sentas en nia koro. Ni sentas, ke komenciĝas falado de la muroj inter popoloj, ni sentas la spiriton de ĉiuhoma frateco... Ĉiu, kiu uzas Esperanton, estas Esperantisto, kaj ĉiu Esperantisto havas plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon, malvarman internacian komprenilon. Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon... La devizo de la ideaj Esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas: “Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn...” (L. L. Zamenhof)
Ni ne havas eĉ la plej malgrandan intencon elpaŝi kun ia nova kredo. Apero de nova kredo en nia tempo ĝenerale jam estas nekonceptebla, kaj se tia eĉ povus iam ankoraŭ aperi, ĉiukaze ne ni aŭdacus esti ĝia fondanto. Ni ne havas eĉ la plej malgrandan deziron aŭdace enpenetri en dian sferon de kredo. (El: Homo Sum HILELISMO 1901) Mia ŝanceliĝado daŭras jam pli ol ses jarojn, kaŭzante al mi tre grandan kaj turmentan internan bataladon, kaj ĝis nun mi ne povis ankoraŭ veni al ia definitiva decido. … En la jaro 1903 mi post multaj klopodoj ricevis returne ĉiujn ekzemplerojn de mia broŝuro ("Hilelismo" el la jaro 1901 rim. de la redaktoro) kaj kaŝis ilin en mia ŝranko, ĉar tiam miaj konvikoj jam iom shanĝiĝis. Jam pli ol ses jarojn mi konstante ŝanceliĝas pri tio, ĉu oni devas enkonduki la hilelismon antaŭe inter hebreoj, aŭ tuj proponi ĝin al personoj de ĉiuj popoloj. La tuta afero Esperanto estas nur parto de tiu komuna ideo, kiun mi nomas Hilelismo. Por klarigi al Vi bone tiun ĉi ideon, mi devus skribi ne leteron, sed dikan libron - alie Vi ne komprenos, kaj la ideo, kiun mi pripensadis en la daŭro de mia tuta vivo, ŝajnos al Vi ia simpla utopio, kvankam ĝi estas tre facile efektivebla, kaj se mi nur havos iam pli liberan tempon kaj pli bonan sanon, mi nepre ĝin efektivigos.
(El: letero de L. L. Zamenhof al Javal, 24.09.1905) Hilelisto Hilelisto mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la "Deklaracion de Hilelisto" kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj hilelistaj rondetoj. Nomo "hilelismo"
Sian ĉefan… principon la homaranoj nomis "hilelismo"
ne por honori… Hilelon*…, sed nur tial, ke la principo, kiu donis al la
homaranoj la eblon krei ponton inter ĉiuj religioj, estis esprimita (kvankam sen
ia speciala propaganda intenco) ĝuste de Hilel…
Esenco de la hilelismo La hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭ-parolojn en siaj naciareligiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neutrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco. Hilelistaj temploj Kiam estos fondita templo hilelista, mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ĝin. En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro. Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo hilelista, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj hilelistoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi letere kun hilelistoj de aliaj urboj.
Dogmoj de Hilelismo. Fina celo de la hilelismo La hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi fariĝados iom post iom, nerimarkate kaj sen ia rompado. Esperanto kaj hilelismo
Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo
akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus - nenio garantias, ke
en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne!
Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da
homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj
estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj
homoj.
(El: letero de L. L. Zamenhof al A.
A. Kofman 15.5.1901 Hilelismo kaj esperantismo Oni ne devas intermiksi la hilelismon kun la esperantismo! Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la hilelismo.
EL PAROLADO DE L. L. ZAMENHOF ANTAŬ LA 1-a KONGRESO ESPERANTISTA Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas…
En la plej malproksima antikveco,
kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio
konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj
ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo,
fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn,
egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la
alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, - tiuj fratoj
fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn
grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj
miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj
fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis
absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula
tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove
kuniĝos en unu familion: sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel
pri ia dolĉa fantazio, sed neniu pensis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.
El parolado de L. L. Zamenhof antaŭ 1-a Kongreso
Esperantista en Boulogne sur Mer, 05.08.1905, registrita de Hirotaka Masaaki
(1991-07-05)
Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al
la vasta mondo plenan rajton rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj
uzadi ĝin nur por la utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli,
ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo
inter la esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: "Esperanto estas nur
lingvo; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni
pensos ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj
ne amas tiun ideon!" Ho kiaj vortoj! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj
personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni
devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la Esperantismo, kiu estas la plej
grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de
Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por
Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi
postulon.
La mondo ĉiam komprenis, ke la Esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne volis lerni kaj uzi Esperanton nur tial, ĉar ili ne volis esti rigardataj kiel partianoj de ia ideo, tial - por ne fortimigi de ni grandajn amasojn, ni estis devigitaj klarigi per la Bulonja deklaracio, ke la simpla Esperantisteco, t.e. la uzado de la lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu aŭ alia ideo? Esperantisto povas havi tiajn konvinkojn aŭ fari tiajn agojn, kiajn li volas, kaj ni ne respondas por liaj konvinkoj, nek agoj, kiel li ne respondas por niaj. Li povas esti la plej granda egoisto, genta ŝovinisto, malamanto de homoj aŭ eĉ la plej malnobla krimulo, kaj se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li, nomi sin Esperantisto. Sed se li volas veni al Esperantista kongreso, aŭ se li volas aliĝi al alia institucio, kiu portas la verdan standardon, tiam la afero ŝanĝiĝas. Tiam li venas en landon, kiu havas siajn apartajn leĝojn, siajn apartajn morojn kaj principojn. En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankaŭ la interna ideo de la Esperantismo. Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. La devizo de la ideaj Esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas: "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn". Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj?
El parolado de L. L. Zamenhof antaŭ 3-a Kongreso
Esperantista en Cambridge, 12.08.1907, registrita de Hirotaka Masaaki
(1991-08-31)
Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antaŭ longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar mi timis fari ĝin tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi "majstron", ke vi ĉesu honori min per tiu titolo… Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas laŭvola, ke la esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion komunan kun la esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neutrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi… Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena… sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas…
El parolado de L. L. Zamenhof antaŭ 8-a Kongreso
Esperantista en Krakow, 1.08.1912, registrita de Hirotaka Masaaki (1992-08-12)
|
|
|