|
Newest book - Plej Nova Libro - Najnowsza Ksiazka |
Oni povas fari ĉion se nur tion voli Ĉi tie oni trovos iom da projektoj kiujn ĉiu povas mem fari hejme, foje eĉ en eta urba apartamento. Mi serĉas kaj esploras diversajn interesajn projektojn, planojn, desegnojn kaj ĉiuspecajn receptojn kiujn mi tradukas por la bono de la monda Esperantistaro ĝenerale. Mi alte aprecas helpon de ĉiuj kapablaj fari el siaj respektivaj lingvoj, teknikajn tradukojn, laŭeble simplajn kaj kompreneblajn al ĉiu - sen neceso fini Lingvosciencan Universitaton pri iu Elitista Pseudo-Esperanto (Novparolo). Tion ni tute ne bezonas. Estante Esperantisto de tridek kvin jaroj mi komencis esti iom laca pri la UEA gvidata movado neniel evoluanta direkten al praktikeco kaj pragmatismo, ĉefaj avantaĝoj kaj allogo de Esperanto. Post longa tempo pasigita je esplorado de la Esperanto ĉe la Interreto, krom multjara movada sperto, mi sukcesis tutkonvinkiĝi ke ekzistas nur manpleneto da teknikaj kaj sciencaj eldonaĵoj en Esperanto. Praktike, la teknika kaj scienca aplikado de Esperanto apenaŭ ekzistas. El inter ĉio, eble estus tro multe da fingroj de unu mano por kalkuli ĉiujn sciencteknikajn kaj popularsciencajn eldonaĵojn de iu ajn speco. Troveblas nur kelkaj, popartaj, teknikaj kaj sciencaj vortaroj kaj terminaretoj, krom la Scienca Esperantisto. Tia situacio ne estas ĝuebla nek feliĉa por la E-movado. Mi tute ne miras ke sub la peza jugo de konstante pliiĝanta Politika Korektismo sub la gvido de Universala Esperanto Asocio, Esperanto stagnas, eĉ spite de grandega aktuale, teknika, Interreta faciligo al tiu ĉi movado. Ankaŭ sekve de tiu "politika korektismo" en Esperanto, iĝas malfacilege teni iujn ajn novajn interesantojn en tiu ĉi movado. Oni devas konscii ke kio ne valoras el la praktika vidpunkto - kaj eĉ depuŝas el la vidpunktoj etikaj kaj moralaj - tio tute senutilas al granda plejmulto da homoj kaj tutperdas sian naturan forton en kompeticio kun nature pli bonaj, praktikaj, pragmatike evoluantaj elekteblecoj. Esperanto ne diferencas tiurilate de iuj ajn aliaj movadoj, kaj devas alĝustiĝi al vivbezojoj aŭ ĝi pograde devos malaperi.
|
|
|