Eŭromanipulo
Home Up La Praktiko Europa Aranea Reto Tutgloba Varmĝo Orwell "1984" Eŭromanipulo Novordulo Pola Radio Esperante Polica Kvazaŭŝtato UK

Newest book - Plej Nova Libro - Najnowsza Ksiazka

Support independent publishing: buy this book on Lulu.

Up


Euromanipulo

Sube vi trovos artikolon tradukitan el unu el inter polaj maldekstrulaj retejoj www.lewica.pl. En Esperlando oni ne alprenas vidpunkton de ajna politika koloro, sed preferas prezenti vidpunktojn el laŭeble vasta gamo kaj flankoj de la politika interludo. Kiel videblas, vidpunktoj pri la Eŭrunio kaj ties politiko preskaŭ tute ne diferecas de ajna flanko de la ĉefa politika flankaro. Kion do faru ni mem, la civitanoj de la lando ensuĉita per tiu ĉi novkreita politika monstraĵo en la eŭropa kontinento? Mi kredas ke oni simple devas diri ne al ĉio ajn kion iu ajn el inter subtenantoj de tiu Eŭrunio proponas. Ties trukoj kaj tromp ne konas limojn, tutesame kiel ne konis ilin iamaj Sovetiaj politikaj pupetoj kaj merkatuloj pri la etiko kaj, eĉ plej fundamenta, civitana kaj socia moraleco.

La Teksmajstro.


redaktor dyżurny: Jakub Majmurek

 

Jaszczuk: Eŭromanipulo

[2008-06-07 05:20:42]

Elpoligis por Esperlando: Zbigniew Wybraniec
 

Daŭranta de iu tempo disputo temanta pri la Lizbona Traktato rememorigas tion ĉi, kion Slovakoj nomas, Tuneligado de la Cerboj. Tio ĉi apogiĝas je troa eksponado de disputoj nur pri la ratifo de la traktato mem, ĉirkauirante tamen ĉion ajn ĉi tion, kio estas la plej signifa - ties enhavon.

Aplikado de simila tipo de la manipulado tute ne estas iu specialaĵo nur pola, Neniu alia sed ĝuste la prezidanto de, tn. Konvento - kio estas la laborgrupo prilaboranta projekton de la Traktato - eksprezidanto de Francio, Giscard d'Estang, asertis sen ajna ĉirkaŭparolado ke oni devas influi la publikan opinio tiel ke, "niaj proponoj, kiujn ni ne kuraĝos prezenti malferme, homoj akceptu, sen kompreni ilin".

Simile senceremonie esprimiĝas germana Kancelierestrino Angela Merkel. Ŝi afirmas ke la nova projekto de la Traktato praktike ne diferenciĝas de la, Konstitucia Traktato, deĵetita en la rezulto de la referendumoj okazigitaj en Francio kaj Holandio. Oni rezignis nur el la eksteraj atributoj, kiel la flago aŭ himno, por ke la homoj ne havu la impreson, ke la Unio intencas likvidi naciajn ŝtatojn.

Artifikaj dividoj

Alia manipula maniero estas entrudigado de etikediga dividado de civitanoj je la subtenantoj de Unio - opciantaj por la Traktato, ĉar pro sia nomo ĝi estas eŭropa, kaj la eŭroskeptikuloj - kontraŭantaj ties ratifon.

Absurdeco de tia logiko estas samfrape paralizanta kiel potenca elektrokurento. Ni nur imagu la sekvantan situacion - oni deklaras la projekton de la nova Konstitucio de Pola Respubliko, en kiu oni deprenas de parlamentanoj rajton al la leĝofara iniciativo. Ĉar en la nomo de la Konstitucio troviĝas vortoj, Pola Respubliko, kontraŭuloj de akcepto de tia fundamenta leĝpropono estas difinitaj, antipolaj, sed ties subtenantojn oni aŭtomate kvalifikas kiel la patriotojn - kun simila situacio ni renkontiĝas en la kazo de la Lizbona Traktato.

Tiu ĉi traktato ja atribuas rajton de la leĝfara iniciativo nur kaj sole al la Eŭropa Komisio - do al io en formo de la ekzekutiva potenco. Ĝi tamen senigas de tiu ĉi rajto la potencon, laŭnome leĝofaran, kiu ja devus esti la Eŭropa Parlamento. Tiu ĉi paranoja kuriozaĵo ne estas tamen io nova - similaj enskriboj troviĝas ankaŭ en antaŭaj traktatoj. Tamen la problemo sidas en tio ĉi ke la akcepto de tiu ĉi nova traktato sukcesas paralizi la procezon de eventuala demokratigo de la Eŭropa Unio. Pri tio ĉi oni tamen absolute ne diskutas.

Fiksfirmiĝo de la ĉiopovo de la Eŭropa Komisio - reganta per direktivoj, kvazaŭ se en EU regus la militstato  samtempe limigas ankaŭ leĝokrean rolon de la deputitoj el partikularaj  parlamentoj de la membroŝtatoj.

Tiel nomataj - parlamentoj - estis limigitaj al la rolo de iuj provinciaj sejmetoj, povantaj nur akepti lokajn buĝetojn kaj difini lokajn impostojn, dum kiam delegitoj al la Sejmo de la Respubliko Pollando, en iu masoĥista ekstazo celebras akcepton, per si mem, de la dokumento serioze limiganta ties proprajn rajtojn.

Unio Armita

Marĝenigo de signifo de la Eŭropa Parlamento havas sian profundan sencon. Ĉar malfacilas depreni demokratiajn rajtojn de la civitanoj, oni faras tion ĉi en la maniero pli kaŝe ŝajnaspektigita. Tiucele oni transformas Union, je la superŝtato, tiel kreante sur la kontinento - universala konata kiel patrujo de la demokratio - la burokratecan kreaĵon kiu tute ne estas subordigita al la civitana kontrolo. Tia ĝuste estas senco de la Lizbona Traktato, kaj antaŭaj traktatoj. Oni vidas tion ĉi speciale klare sur la ekzemplo de, tn. defendopolitiko. Akorde al la premisoj de tia politiko priskribitaj en la artikolo 28 de la Traktato, Unio povas sendi militarajn misiojn ekster de la teritorio de EU en la celoj, kiel oni tion ĉi ruze difinas, de la paco-tenado, kontraŭagado al antaŭvidataj konfliktoj, solvado de krizoj, ktp, ks. Tio ĉi havas tiom multe da komuna kun defendo, kiom havas pafado al civiluloj, per, tn. pacmisiistoj.

Povas esti, kvankam tio ĉi ne estas tamen tre evidenta, ke al la Unio estas bezona unueca defendostrategio, kiu defendu eŭropon kontraŭ eventualaj minacoj. La strategio pure defenda signifus tamen rezignon el ofensivaj armiloj, kiel ankaŭ el engaĝigado en militojn kaj konfliktojn ekster limoj de EU. Tio ĉi signifus ankaŭ eliminon de la ŝtatoj ekstereŭropaj el la nova defendalianco - do dirante rekte, de Usono, ne estanta - kiel oni tion ĉi ĝenerale scias - membroŝtato de EU. Tio ĉi signifus praktikan likvidon de NATO, kiel la pakto Eŭroamerika, kio estus prudenta konsekvenco de la unia defendpolitiko.

Oni devas ankaŭ substreki, ke en la landoj apartenantaj al Unio estas devigaj konstituciaj normoj influantaj la decidojn sendi armeon ekster la limoj. Lizbona Traktato cedas tiujn rajtojn je la Eŭropa Konsilantaro - la strukturo konsistanta el la estroj de la ŝtatoj, aŭ registaroj, do io simila kiel, ekz. konvencio de vojvodioj - kaj en tiu ĉi kazo oni donas al la Eŭropa Parlamento, kaj atribuas, nur la rajton al konsultado, sed ne decido. Do se ekzistas kolizio inter la proponataj enskriboj de la Traktato kaj enhavo de la Konstitucio de la Respubliko Pollando, estus principe grava, antaŭ ties ratifo, konsultiĝi kun la opinio de la Konstitucia Tribunalo. Akcepto de la Traktato konfliktanta kun fundamenta konstitucia leĝo signifas do rompon de la Konstitucio per reprezentantoj de la plej alta Pola Suvereno, la Pola Civitanaro, kio estas jam tutsufiĉa tialo por starigi ilin antaŭ la Ŝtata Tribunalo.

Unio antidemokratia

Oni povas havi ankaŭ tre longan vicon da aliaj rezervaĵoj al enhavo de la Traktato - sub la kondiĉo, ke oni havas almenaŭ ombrokvantan scion pri ties enhavo. Tamen informo al ni - la civitanoj de RP kaj EU - pri ties enhavoj povus direkti publikan diskuton je malsekuraj trakoj. Anstataŭ pasii pri iuj malfekundaj disputoj sur la partia linio inter "PIS" kaj "PO", ni komencus pripensi veran sencon de la Traktato en ties aktuala formo.

Eble ni volus kontesti ion en ĝi, deprenante per tio - de la politikuloj - la rajtojn al decido pri ni en ilia nomo. Eble, iu postulus referendumon, tiel kiel tio ĉi okazis en kazo de la Pola Konstitucio. Eble eĉ iu sciigus al la politikistoj, ke ni - la impostpagantoj kiuj vivtenas tiun ĉi ŝtaton - ne estas nur iu "homa stoko" aŭ "malmultekosta laborforto", sed ankaŭ plenrajta Civitanaro, kiun reganta nun Civitana Platformo enhavas en sia nomo.

Diskuto pri la enhavo de la Traktato ankaŭ demonstrus, tre okulfrape, artifikecon de la - menciita jam en la enirfrazoj - kreado de la dividoj je "kleraj" Eŭropanoj kaj "antieŭropa" Obturkapularo. Tiam okazus ankaŭ ke kontraŭ la Traktato povas kaj rajtas esprimi sin ne nur, Radio Maryja, sed ankaŭ la subtenantoj de la eŭropa demokratio. Tiam okazus ke la kritika starpunkto pri Unio - samegale en ties kuranta, kiel ankaŭ la proponita en la Traktata formo - ne devas elflui nur kaj sole nur, el iu absurda timo de la aŭtanazio aŭ samseksamora edziĝo, sed ankaŭ el scio pri limigado de la demokratio en la Eŭropa Unio. Tiam perdus la rajton de ekzisto la "demografia" argumento uzata per subtenantoj de la Traktato kontraŭ ties kritikantoj - se ne plaĉas al vi la Traktato, do tio ĉi signifas ke vi estas nur obtur-mensa senpensulo el iu obskura Obturkapulejo.

Se oni konatigus nian socion kun argumentoj de kontraŭuloj de la Traktato ankaŭ el aliaj landoj de la unia Eŭropo, tiam okazus ke, inter tiel nomataj "eŭroskeptikularo" oni povas trovi ne nur konsternigantajn ksenofobiulojn, sed ankaŭ veran maldekstrularon. Tiu ĉi lasta postulas ratifon de la Traktato en la formo de universala, tutnacia referendumo antaŭigita per vastskala kaj senĝena publika debato, kaj konkretohava informado pri la enhavo de la Traktato mem.

Emaj al la rapida ratifo, parlamentoj de la membroŝtatoj de EU estas dominitaj per dekstrularo aŭ pseŭdomaldekstrula socialdemokratio. Unu el inter esceptoj estas Ĉeĥio kie en parlamento sidas  delegitoj el la Komunista Partio de Ĉeĥio kaj Moravio. Kaj ĝuste la komunistoj elbatalas, spite de forta rezisto flanke de la dekstrularo kaj socjaldemokratflaro, ideon de la universala referendumo. Ili uzas ĉe tiu ĉi okazo malfacilan por faligi argumentaron. Se - kiel ili pruvas tion - la civitanaro elektis en referendumo la membriĝon al la Unio, tiam eĉ pli logika konsekvenco de ĉi tio estas nepra bezono de la referendumo pri la afero tiel grava kiel traktato limiganta eĉ en pli alta grado ol ĝis nun, la suverenecon de la membroŝatoj, kaj ankaŭ eblecon de la demokratia decido de la civitanoj pere de elektitaj per ili deputitoj al la Eŭropa Parlamento.

Referendumo koncerne al la membreco estis universala kaj estis unusignife aprobata praktiko en la landoj enirantaj al EŬ. Kurantatempe tamen, post deĵeto de la Konstitucia Traktato, ĝi iĝis malkomforta al unia burokrataro kaj subiĝintaj al ĝi regantaj elitoj en la membroŝtatoj. Parlamentoj en apartaj ŝtatoj penas, kiel nur eblas plej rapide, ratifi la Traktaton por ne allasi al la referendumoj. Ĝis nun, la Lizbonan Traktaton ratifis tiel 10 ŝtatoj: Aŭstrio Bulgario, Danio, Francio, Malto, Portugalio, Romanio, Slovakio, Slovenio, kaj Hungario. Simila truko ne sukcesis trapuŝiĝi nur en Irlando, kie - akorde al ties Konstitucio - ĉiu nova eŭropa traktato devas esti subigita devige sub la referendumon. Ĉu vi memoras, elektanto, kiu al ni promesis la "duan Irlandon"?
 

Bolesław K. Jaszczuk (Bolesŭaf K. Jaŝĉuk)