Esperlando
Home Hopeland Esperlando Kraina Nadzieji

Newest book - Plej Nova Libro - Najnowsza Ksiazka

Support independent publishing: buy this book on Lulu.

Up
Gastlibro
Iom pri Ni
Alternativoj
Forumo
Novaĵoj
Filozofio
Kredoj k Religioj
Internacia Lingvo
Vojaĝoj en Ozlando
Gastemo-Klubo
Slovio
Ligiloj
Negocado k Entreprenoj
Servoj


UNIVERSALA  PRAKTIKECO
la
VOJO DE LA VIVO

ESPERLANDO

Kunlaboro - Amo - Reciprokeco


Por ke ni ĉiuj povu vivi pli amike kaj ame ni helpu nin reciproke iĝi esti sendependaj kaj liberaj

Esperlando servas samsekvantaron, por reciproka helpado sub la nomo Ligo de Universala Vivo. Ni devenas el ĉiuj vivovojoj kaj ni promocias memsubtenon kaj memsufiĉon kiel la vivostilo. Ni tamen cxefe okupiĝas pri aplikado de la alternativaj solvoj en hejmo, socio, industrio, teĥnologio, meĥaniko, scienco kaj edukado kaj instruado pri tio  Ni promocias, esploras kaj aplikas manierojn kaj metodojn por preventi kontraux malsanoj kaj malbonfarto kaj promocii naturan, tut-entan kaj spiritan sanigadon.

Ligo de Universala Vivo promocias filozofion de reciproka helpado kaj interkompreno inter diversaj religioj kaj kredoj. Oni ankaŭ promocias uzon de rimedoj pruviĝintaj tra nekalkuleblaj jarmiloj esti bonaj, efikaj, naturaj sanigometodoj per herbaĵoj kaj aliaj naturkuracaj metodoj. Tio ĉi inkludas sanigadon de energimalsana homa socioj per alternativa energiproduktado, alternativ-energiaj industrioj kaj uzo de facilaj por fari aparatoj produktantaj energion kaj maŝinaron de ĉiuj tipoj. Krom praktiki tion, ni instruas praktikajn manierojn memdefendi kontraŭ energio-monopoloj per minimumigo de uzado de la energio per ili produktata kaj produktado de energio por siaj bezonoj per si mem. Ni helpas, pri hejma farado de alternativaj aparatoj kaj maŝinoj. Ĉion oni faras studante kaj disvastigante sciojn, liberajn de ĉiuj "politikaj korektecoj", krom lernado, instruo, produktado kaj uzado de  aparatoj, teknologioj kaj maŝinaro - memfarebla en hejmaj kondiĉoj per uzo de laŭeble plej baza teĥnologio.

Tri ĉefaspektoj de la Ora Regulo

  • Universala Leĝo de Amo estas ĉio-plenuma, ĉion ĉirkaŭprena, Amo neniam povas rompi ĝin.

  • Universala Amo estas ĉieesta, sankta, ĉiovida, ne videbla kreoforto de la Universo, la senkondiĉa amo. Ĉiuj sentas ĝin egale,  sendepende de sia religio, kulturo, raso, nacio, lingvo, ĉu aliaj veraj aŭ artefaritaj diferencoj.

  • Ĉiuj profetoj, avataroj kaj inspiritaj per Dio instruistoj de la Homo heroldas la saman Oran Regulon, la Universalan Leĝon de Amo.

Surbaze de tiu ĉi universale valida Ora Regulo komuna al tuta homaro sendepende de: raso, nacio aŭ religio, LUVo ĉiam penas sekvi jenan kvinopon da principoj:

  1. Akcepto de nur-faktoj kaj vero, kondamno de ĉia hipokriteco, misprezentado de faktoj, maljusteco kaj persekutoj.

  2. Defendo de Libereco kaj Homaj Rajtoj, kaj kondamno de ties rompoj per per iu ajn.

  3. Rifuzo kaj kondamno de ĉiu "politika korektismo" de iu ajn speco, kune kun ties orveleca novparolo, socia inĝenierado kaj manipulado.

  4. Kredo je netuŝebleco de la egalaj rajtoj kaj egaleco kaj libereco de kultura kaj lingva sinesprimo de ĉiuj homoj, nacioj kaj socioj.

  5. Defendo de denaska rajto de ĉiu homo vivi libere, feliĉe kaj kun digno nature al ĉiuj homoj denaske rajtoplena.

Se vi kredas ke vi havas ion valoran aŭ interesan por kontribui al nia bloga novaĵservo La Praktiko mesaĝu tion al Teksmajstro al la adreso: esperioster@gmail.como kune kun sia artikolo (nepre kun atentigo en la temo "artikolo por La Praktiko).. Por povi publiki tien senpere oni bezonas havi konton ĉe; www.gmail.com por ke mi povu ebligi vin publiki al ĝi senpere. Publikaĵo ne superu 10 Mb. Se vi estas novul/in/o aŭ via lingvonivelo pro iu ajn kaŭzo ankoraŭ ne tre altas la teksmajstro korektos ĝin por vi ĝis la nivelo allasebla ĉe La Praktiko.

Kontaktaj Informoj

Telefonu aŭ sendu E-poŝtan mesaĝon al E-poŝto aŭ leteron al nia poŝtadreso:

          Telefono:

Enlandaj telefonantoj uzu Nro-n: 04 8803 5919   El eksterlando uzendas n-ro: + 61 4 8803 591

9

 

Skribu al la poŝtadreso:

P.O Box 8142, Alice Springs NT 0871,  Australia

.

 

Niaj blogoj:

Blogo en pola lingvo: http://praktyka.blogspot,com (Plu prilaborata, ankoraŭ ne funkcias)

Blogo en la internacia lingvo - Esperanto: http://lapraktiko.blogspot.com

Blogo en la angla: http://thepracticality.blogspot.com 

 
Elektronikaj adresoj:

Ĝeneralaj informoj: support@esperlando.com
Teksmajstro webmaster@esperlando.com

Servoj: support@esperlando.com

Vendoj: sales@esperlando.com

Bonvolu ne forgesi lasi komenton en nia Gastlibro!
 

Hit Counter