|
Newest book - Plej Nova Libro - Najnowsza Ksiazka |
Alternativaj Brulaĵoj: Recirkuleblaĵoj - Ventenergio - Hidroenergio - Atomenergio - Sunenergio - Geoterma Energio - Elektra Statiknergio de Aero. Elektroenergio el la Grundo, Elektro el Atmosfero, ktp. Plimulto de ĉiuj projektoj ĉi tie estas esperantigita kompilaĵo de materialoj el la retejoj trovitaj dum esplori la Interreton pri alternativaj energioj. Mi prezentas ĉi tie diversajn projektoj kiuj, kvankam ofte ekzistis jam de longa tempo estas plu ne konataj aŭ estas konataj nur per kelkaj personoj en kelkaj lokoj. Mi esperas ke tiu ĉi retejo servos bone kaj helpos aliajn apliki siajn sciojn kaj entusisamon por fari sian vivon pli bona kaj helpi pri tio aliajn. Tio ĉi ne estas tiel malfacila kiel oni povus pensi. Mi pensas ĉefe pri la Esperanto parolantaj geamikoj kiuj vivas en landoj plue subevoluintaj kaj ofte tre malriĉaj. Materialoj uzataj por konstruado en projektoj kiujn mi ĉi tie prezentas estas tre bazaj kaj atingeblaj ĉie facile, ofte eĉ senpage. Komprenante ke disiĝado de Esperanto povas ankaŭ helpi en disiĝado de la plibonigantaj vivon ideoj kaj projektoj mi decidis fari ĉiun tiun grandan laboron pri tradukado de materialoj trovitaj dum esplorserĉado de interreto speciale por tiu celo. Mi ankaŭ aprecus se vi, leganto kaj la potenciala uzanto de tiu ĉi retejo, ankaŭ iom helpus por reciproke helpi niajn vivojn estiĝi pli bonaj kaj faciligi tion ankaŭ al aliaj, ekster de nia movado. Universala Ligo tion ĉi ĝuste celas. Kreda principaro de UL kaj Esperlando sekvas ĉefe tiujn celojn. Se vi kredas la same aŭ simile ni aprecus ankaŭ vian kontribuon por kontinui ĉi tiun retejon sur la ondoj de Intereto. Sendu vian kontrubuaĵon, materialan kaj/aŭ monan, sciigante pri tio la Teksmajstron. Monajn kontribuaĵojn bonvolu sendi al la Peypal-a konto ĉi tie: Ĉiu sumo helpos ke ni povu pliigi nian laboron kaj esplorojn.
|
|
|